Brusela kvinangulo |
|
|
|
|
|
Tinĉjo, Miluo kaj
kapitano Hadoko en la Stoofstraat, inter Eikstraat (Manneke Pis) kaj Lombardstraat.
|
|
|
|
|
Ragebol / Brousaille kaj lia amikino
Catherine, preskaŭ samloke en la Kolenmarkt apud la kruciĝo kun Plattesteen.
|
|
|
|
|
Sjaak / Poje
super nokta vendejo ĉe la angulo de Schildknaapstraat kaj
Predikherenstraat. Ĝi estas restaĵo de tuta serio da pentraĵoj kiu iam plibeligis
restoracion.
|
|
|
|
Ankoraŭ en la Schildknaapstraat, inter Greepstraat kaj Kleerkopersstraat, ni trovas Gastonon Lafuŝo, kiu ĵus
ŝajnas havi etan problemon kun granda ludbobeno.
|
|
|
|
|
|
|
Jojo (nl) Jojo (fr) en la Pieremansstraat (inter
Pluimstraat kaj Blaesstraat).
|
|
|
|
|
La Kato (De Kat / Le Chat) de Philippe Geluck, en la Zuidlaan 87, inter
Nieuwland kaj Huidevettersstraat.
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Asteriks kaj
samvilaĝanoj kuratakas la fortikaĵon de la romianoj en la Washuisstraat 33.
|
|
|
|
|
|
|
|
Ne murpentraĵo, sed tamen kolora: la statuo de Gastono Lafuŝo en la
Pachecolaan, ĉe la ŝtuparo kiu
kondukas al la Zandstraat.
|
|
|
|
Ne ekstera, sed tamen murpentraĵo en publika loko: Kobe de
koe / La vache (La bovino) de Johan
De Moor, en la enirejo de la hotelo "Sleep Well", Dambordstraat 23.
|
|
Laken |
|
|
|
Tiny / Martine kaj ŝia hundeto Poeffie / Patapouf en la Koninginnelaan en Laken, ĉe la fervoja ponto. La origine senfenestra muro nun havas
fenestrojn, sed tio ne tro difektis la desegnaĵon.
|
|
|
|
|
|
Kiekeboe (nl) kaj Fanny (fr), ĉe la
eniro de la usona teatro (usona pavilono de la monda ekspozicio de 1958), Dikke Lindelaan 2, montras
kiel ilia aŭtoro Merho spertis tiun ekspozicion Expo 58.
|
|
|
|
|
|