Kial lerni esperanton en Eŭropo?

La uzado de lingvoj en la Eŭropa Unio

Jam ĉe ĝia fondiĝo, la Eŭropa Unio decidis havi multajn oficialajn lingvojn. Ĝi komencis per kvar (nederlanda, franca, germana kaj itala), sed la principo jam estis fiksita: ĉiu nova membroŝtato rajtos indiki unu aŭ plurajn el siaj oficialaj lingvoj por aldona oficialigo en Eŭropo. En 1973 aldoniĝis la angla kaj la dana, en 1981 la greka, en 1986 la hispana kaj portugala, en 1995 finna kaj sveda, en 2004 la ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, malta, pola, slovaka kaj slovena, en 2007 la bulgara, irlanda kaj rumana, kaj en 2013 la kroata. Jen ni jam havas 24 lingvojn.

Oficiale tiuj lingvoj estas egalrajtaj. Ĉiuj leĝoj (eŭropaj direktivoj) estas tradukitaj al ĉiu el tiuj lingvoj, kaj ĉiu civitano kiu kontaktiĝas kun eŭropa institucio en unu el tiuj lingvoj, devas ricevi respondon en la sama lingvo.

Krome ekzistas nun ankaŭ duonoficialaj lingvoj: oni uzas ilin en respondoj, sed ne en leĝoj. Tiun statuson oni donas laŭ peto de membroŝtato en kiu la lingvo estas rekonata kiel minoritata lingvo, kaj la sama membroŝtato pagas la tradukokostojn. Ekde 2005 tiuj lingvoj estis la eŭska, galega kaj kataluna (laŭ peto de Hispanio). En 2009 aldoniĝis la kimra kaj la skotgaela (Unuiĝinta Reĝlando).

Ekzistas bonaj kialoj por tiu plurlingveco, kiu eĉ povas esti modelo por aliaj plurlingvaj landoj kaj internaciaj organizoj:

Tiom da egalrajtaj lingvoj: ĉu tio eblas?

Kiam du aŭ pliaj personoj volas interparoli, ili spontane serĉas komunan lingvon.

Kompreneble ekzistas miksaj regionoj, kie homoj el malsamaj lingvogrupoj renkontiĝas, kaj kie plimulto estas pli malpli dulingva. Sed kiam tia dulingva regiono estas lasata sola, unu el ambaŭ lingvoj fine ne plu uziĝos. Por konservi dulingvecon necesas unulingvaj hejmregionoj, regionoj kie ambaŭ lingvogrupoj povas refontiĝi.

Por la Eŭropa Unio tio povus signifi ke oni rekonu la rajton de ĉiu membroŝtato, protekti la uzon de ĝia(j) lingvo(j), almenaŭ en jenaj kampoj:

Se temas pri plurlingvaj regionoj kaj funkcioj, tiuj restos plurlingvaj nur tiam, kiam neniu lingvogrupo kaŝe aŭ malkaŝe estas favorata. Se ĉiuj, eĉ libervole, elektas paroli la saman lingvon, tiuj kiuj jam konis tiun lingvon kiel gepatra lingvo aŭtomate estos favorataj:

Ek de kiam oni vidos ke la parolantoj de unu lingvo havas avantaĝojn kontraŭ la aliaj, la plurlingveco perdiĝos. Parolantoj de aliaj lingvoj provos instruiĝi en la lando de la superuloj, aŭ ilia propra nacia instruado komencos uzi tiun lingvon. Kaj kiu diros ke ili malpravas? Se Eŭropo vere volas protekti sian plurlingvecon, ĝi devos zorgi ke neniu lingvo atingu superecon.

Ĉu esperanto povas garantii la lingvan diversecon?

Ĉio dependas de tio, ĉu la eŭropanoj mem volas tion. Ĉu ni volas la nun oficiale propagandatan unuecon en diverseco, ĉu ni volas kompletan kunfandiĝon kaj fine unu komunan lingvon, aŭ ĉu ni ne plu volas eŭropan unuecon?

Ĉu esperanto povas sukcesi?

Oni lernas lingvon ĉar ĝi estas utila, kaj ĝi estas utila ĉar sufiĉe multaj aliaj homoj konas kaj uzas ĝin. Tial, por sukcesi, esperanto devos labori en pluraj kampoj samtempe.

Individua uzado

Lerni esperanton daŭras, por atingi la saman komunikan kapablon, proksimume unu dekonon de la tempo necesa por lerni alian lingvon. Certe povas helpi se la lernanto jam lernis alian fremdan lingvon, kaj utilas ankaŭ se unu el la jam konataj lingvoj apartenas al unu el la familioj de latinidaj, ĝermanaj aŭ slavaj lingvoj. Sed ankaŭ por japanoj esperanto estas sufiĉe facila lingvo.

Tiu lingvo estas tuj uzebla. Esperantoparolantoj estas geografie tre disigitaj, sed ili scias trovi unu la alian. Ekzistas vasta literaturo konsistanta el libroj kaj revuoj, ekzistas muziko, ekzistas klubokunvenoj kiuj ofte ricevas viziton de eksterlandanoj, ekzistas internaciaj kunvenoj, eblas fari plumamikojn aŭ vojaĝante viziti eksterlandajn esperantoparolantojn, interŝanĝi informojn kun samfakanoj, k.t.p.

Pro tiu daŭra uzado en disigita sed tamen firma komunumo, esperanto povis kreski el projekto prezentita en 1887 en libreto de 40 paĝoj, al la plenvalora lingvo kiu nun estas uzata en unu el la pli bonaj sekcioj de la interreta enciklopedio Vikipedio.

Publika videbleco

Por enradikiĝi esperanto devas esti ne nur uzebla, sed ankaŭ videbla. Esperanto ekzistas ne nur por kiu serĉas ĝin. Ĉiuj devas vidi ĝin.

esperantoflagoMi pensas ekzemple pri oficistoj en hoteloj: ili ofte surhavas serion da flagetoj kiuj indikas per kiuj lingvoj oni povas alparoli ilin. Unu el tiuj flagetoj povus esti verda-blanka esperantoflageto.

Aŭ pensu pri instrukcioj por uzado. Okazas ke oni uzis esperanton kiel pontolingvo por traduki instrukciojn al eble deko da lingvoj. Kial ne presi ankaŭ la esperantotekston? Eble iu kies lingvo ne estis antaŭvidita, povos uzi la tekston en esperanto.

Esperanto jam nun estas videbla. En la Vikipedio kompreneble. Kaj en la germana "Esperanto-urbo" Herzberg am Harz. Sed ankaŭ en la dulingvaj surskriboj en la busa stacidomo de Rondonopolis, meze de Brazilo, en la multaj Esperantostratoj kaj Zamenhofavenuoj ĉie tra la mondo, kaj eĉ en la misuzo kiun oni foje faras de la nomo esperanto por servi aliajn celojn.

Oficiala statuso

Por igi esperanton pontlingvo de organizaĵo kiel la E.U., necesas preni kelkajn politikajn decidojn.

Unue en la instruado. Laŭ la ekzemplo de Hungarujo oni povas enkonduki esperanton kiel unu el la lingvoj inter kiuj eblas elekti unuan aŭ duan fremdan lingvon. Precipe kiel unua fremda lingvo, esperanto havas grandan avantaĝon: ĉar ĝi estas relative facila, oni rapide sentos sin hejme en ĝi. Tio pligrandigas la memkonfidon de la lernantoj rilate al la lernado de fremdaj lingvoj. Oni jam renkontis la koncernajn malfacilojn, kaj ili ne estis nevenkeblaj.

Laŭgrade kiam pli multaj homoj konos esperanton, ĝi ankaŭ povos esti uzata pli ofte: por komenci nur kiel helpilo dum la tradukado, aŭ kiel aldona lingvo en kiu la plej gravaj oficialaj tekstoj estas disponeblaj, poste kiel aldona oficiala lingvo en kiu ĉio devas esti disponebla, kaj kiel pontlingvo en internaciaj diskutoj.

Sed atendante decidon pri esperanto necesas jam nun eviti ĉiun diskriminacion kiu favorus en la eŭropa nivelo la parolantojn de unu lingvo kontraŭ parolantoj de aliaj lingvoj.

Pliaj informoj

Pliajn informojn vi trovos ĉi tie:

 


Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2019-01-29