PANIKATAKOJ

Mi ne rakontos fantaziaĵon sed io kio povas okazi en homa vivi kaj dominis mian vivon dum 17 jaroj … Io kion oni neniam povas antaŭvidi.

Feliĉe ….

Mi apenaŭ estis 21-jara kiam por mi la mondo ŝanĝiĝis en malican planedon, kie mankas spaco por sekureco … Ĉiam kaj ĉie ….

Kaj sekurecon mi neniam antaŭe konis, sed tamen ankoraŭ restis mi…mi kiu provis bridi mian vivon …

Kiel eble plej bone … mi ja neniam spertis sekuran neston.

Emociaj kaj psikaj aferoj estis rigoraj tabuoj en mia hejma situacio.

Pro bagateloj oni ricevis la epiteton freneza.

Kiel infano mi spertis inceston. Por defendi min mi montris min knabo. Granda buŝo, korpa aspekto, batalsportoj kaj ĉiuj aliaj sportoj fariĝis devigaj por mi por pluvivi.

Kiel virino mi estis malhumiligita, malestimita, batita, kvankam ofte kiel petola konduto. Tiel oni ja nomis tion. Mi daŭre devis esti singarda … ĉiam danĝeroj minicis min. La patro drinkis kaj la patrino preskaŭ neniam hejmis … precipe ne dumnokte. Kvanto da viroj aŭ virinoj ne gravis. Sentoj estis konsiderataj malbonaĵojn. Mi memoras ke mi ofte kuris plorante surstrate, ke mi vizitadis tombejojn.Kaj kiam tio ne konsolis min mi fuĝis en internulejon. Tie mi finfine trovis iom da ripozo. Sed mia soleco estis nemezurebla. Kiam iu el miaj fratoj brutalege ŝultrobatis min, miaj muskoloj rigidiĝis. Bridante miajn larmojn, mi rebatis. Tamen ili konsideris sian agon kiel ŝerco … mi ja estis forta kiel urso !!! Kion mi ne montris estis mia fragileco… Mi ploris ĉar mi tiom deziris ke iu foje estu afabla kaj dolĉa al mi. Sekureco …ĉu iam mi spertis tion ?

Mi ne povis klarigi kial mi kondutis kiel mi kondutis.

Mi ploris ĉar mi ne estis viro, ĉar virinoj estas malplenaj bareloj kaj uzotaĵoj. Tion mi komprenis el la ideoj de mia patro.

Mi iomete klarigas ĉio tion ĉar tio necesas por finfine kompreni kiel estiĝas panikatakoj.

Mi nenie trovis aŭdan orelon por miaj zorgoj kaj do kunprenis ilin en mian edziniĝon, tute malcerte, sed ĉar mi volis tiel pruvi ke mi ja estas virino.

Mia memfido jam preskaŭ komplete neniiĝis, sed tamen mi ĝojis esti for de mia hejmo.

Kion mi ne povis antaŭvidi estas ke la nova situacio fariĝos la trioblo ŝarĝo de mia antaŭa hejma situcio.

Sentojn, afekcion, tenerecon … oni ne montru al edzo, kiu ŝajne ne havas sentojn.

Dum sep jaroj mia sindono estis ĝisfunda. Evidente mi ankaŭ faris erarojn, sed mia situacio estis daŭrigo de io, kio estas tre familiara kaj tre malsekura por mi. Mia viro kunludis kun mia hejma haveno.

Prave malprave mi estis ridindigita, ĉiam en ĉeesto de aliuloj, kiuj videble amuziĝis pro la faritaj rimarkoj. Mi finfine fariĝis sendefenda. Ja, la kulpo sendube estis miaflanke … mi nenion bone faris…Mi pene elportis ĉion kaj ankoraŭ pli penadis. Senrezulte. Mia situacio nur malpliboniĝis. Finfine mi surgenue petegis ne plu ridindigi min.

Iun tagon mi trovis la kuraĝon por fini la rilaton. Mi travivis eŭforian tempon. Mi ankoraŭ vivis kun li. Sed tuj kiam mi havos propran loĝejon, mi povos foriri. Mia edzo ŝanĝiĝis tiel esence ke mi ne plu komprenis la situacion. Mi ekhavis pentosenton … nun ja ne plu estis kialo por forlasi lin. Li faris sian plejeblon ??? Mi ekdubis kaj en la ĝusta momento li demandis min por daŭrigi nian geedziĝon. Mi konsentis sed samtempe sentis frustracion, kiun mi ne diris. Eble nun mi povos pruvi ke mi tamen estas bona virino …

Ni fuŝvivis dum kelkaj monatoj. Mi ne estis feliĉa … sed mi opiniis ke mi ne povis koduti alimaniere…Li ja iĝis bona viro …kiu … bone aŭskultu … plurfoje adiaŭsalutis min ĉe la fenestro kiam mi foriris… Tio jam estis gravaĵo en mia vivo.

Ferioj alproksimiĝis kaj ni ekplanis.

Ĉi foje li volis aviadile al Grekio.

Ju pli alproksimiĝis la dato, despli malsana kaj malcerta mi fariĝis. Mi ja ne volis vivi dum du semajnoj sur insulo kun li !

Tie mi ne povus eskapi… Kaj la varmego… Imagu ke li rimarkus miaj flugfobion… Li certe surloke ridindigus min… Belega ebleco kun multe da homoj… Imagu ke mi malsaniĝus… Mi jam nun estis malsana kaj pro tio li ĉiutage ĉe la hejmveno kverelis. Miaj ideoj fariĝis pli kaj pli teroraj… Kaj tiam…En iu nokto jeno okazis.

Meze en la nokto, dum mi cerbumis, la paniko inundis min. Nun mi ja povas priskribi mian unuan atakon sed dum 17 jaroj mi eĉ ne trovis terminon por ĝi. Mi naŭziĝis, ŝancelis al la necesejo. Timego trukuregis mian korpon kaj al mi mankis aero. Mi avidis aeron, sed nenio venis … tiel almenaŭ mi sentis la situacion. Ĉio nigriĝis kaj tremegante mi treniĝis al fotelo. Kio fantomis en mia kapo estis nekredebla … Mi ne komprenis kio okazis al mi.. Mi angoris …nu pli forte eĉ… Kruda paniko. Finfine mi decidis veki mian edzon por alvoki la familian kuraciston. Miaj kruroj sentiĝis kiel vataj, miaj brakoj estis malfortaj kaj mia koro bategis kiel neniam antaŭe. Feliĉe … tion mi nun scias … mi ekploris …

Intertempe mia edzo revenis hejmen kaj rakontis ke la kuracisto rifuzis veni kaj ke mi blovu en saketon.… Saketon ???? Li venos la venontan matenon.… Kiel atendebla, neniu subteno de mia edzo… Li malagrable rigardis min kaj diris ke li reenlitiĝos ĉar matene li ja frue devas ellitiĝi. Ĉu vi imagas miajn sentojn… Mi kuŝiĝis kaj li forlasis min… Mi ja iomete malpeziĝis, ĉar en tiu momento mi volonte rezignis je liaj koleresprimoj kaj humiliĝoj. Dum la tuta nokto mi sopiregis aeron kaj ploris, ploris… Matene nek la saketo nek la kuracisto iel helpis min. « Nu karuleto, kial vi tiom ploradas ? » Sed iun klarigon mi ne ricevis. Lia nura konsolo estis tuta skatolo da Xanax, sed la kialon mi ne eksciis… Li ja demandis min ĉu mi havis zorgojn pri io kaj mi nur povos respondi negative. Ne plu estis grava familia problemo… Kial mi ekhavis tiun ĉi simptomon kaj kion ĝi signalas ? Pro tiu ĉi evento tagoj, semajnoj monatoj fariĝis por mi inferaj… Mi obtuziĝis pro la medikamentoj. Dumtage mi fuĝis ĉe miaj najbaroj, ĉar mi timis resti sola. Mi serĉis klarigon en plej frenezaj hipotezoj … mi eĉ pensis ke ni sufiĉas aero en la kosmo … ke la apartamento malbonas.… Vi ne povas imagi kiel freneze mi kombinis plej nekredeblajn elementojn. Mi devus saviĝi el tiu ĉi situacio tute sola. Miaj familianoj jam avertis min ke, se mi daŭrigus la ploradon … pri io alia mi eĉ ne kuraĝis paroli … ke oni enfermus min. Mi fuĝis de mia edzo ĉe mia patrino. Sed la atakoj revenis kaj mi do fuĝis en plej diversajn lokojn. Mi ja volas mencii ke mia patrino unue provis helpi min sed ke ŝi rapide rezignis. Mi ankoraŭ ne komprenis kio okazis al mi. Mia nura dumtaga tasko estis memkontrolo. Mi ne plu kuraĝis aperi inter homoj, mi ne plu kuraĝis ridi, mi ne plu povis viziti ĉiuvendejon ĉar ĉiam akompanis min la timo ke la angoro atakus min, ke homoj rimarkus tion kaj enfermigos min. Mi pensis ke mi estis freneza.

Tio tute ne veris.… Feliĉe mi nun scias tion. Mia aŭto estis mia nura rifuĝejo. Tie mi sentis min trankvila. Inter homoj mi sentis min kiel ĉasaĵo. Konstante fuĝante por mi mem kaj por la aliaj.

Divorco efektiviĝis kaj mi ege ĝojis pro tio.

Provu imagi la situaciojn, kiujn mi priskribas ĉi sube :

Mi vekiĝas kaj tio kio katenas mian atenton estas memkontrolo. Mi scias ke anonciĝas simila tago al la antaŭaj. La angoro inundas min. Sed mi scias, mi devas daŭrigi, sola. Miaj pensoj nur okupiĝas pri « ne paniku », 24 horojn je 24. Mi iras al ĉiovendejo, ĉar mi ja volas venki la timon. Finfine post longa hezito en la aŭto mi iras internen. Mi promenas inter la rakoj, forgesinta kial mi venis. Miaj kruroj tremas, mia spiro plirapidiĝas. Mi pensas ke tie ĉio komenciĝos kaj antaŭ ol mi atingas la kason, mi puŝis la ĉareton flanken kaj kuras eksteren. Tie mi staras … kontenta esti ekstere sed kun la sento de malsukceso. Mi sentas min freneza, ĉar mi vidas neniun alian homon, kiu tiel kondutas.Mia menso pleniĝas per kulposenta kaj kun ankorau pli difektita memfido, kiu apenaŭ ekzistis. Plorante mi reveturas hejmen. Mi sentas min nenio.

Alia situacio: oni demandas min por partopreni familian feston aŭ alian kunvenon. Mi rifuzadas. Post du jaroj homoj koleriĝas kaj mi ekhavas la senton ke mi ne plu rajtas rifuzi. La tuta tago ankoraŭ pleniĝas per memkontrolo kaj por kaŝi ĉion, por ke la homoj ne deklaru min freneza. Mi vidas ke homoj ridas kaj amuziĝas. Mi ne povas kaj kuraĝas partopreni. Mi elektas perditan angulon kaj provas elteni kiom eble plej longe. Finfine mi komencas iradi tien kaj reen por regule esti ekstere por trovi pli da spiro. Intertempe mi sentas la mankon,ĉar mi ŝatus aparteni al la grupo. Mi aŭdas rakontojn pri ilia vivo, laboro, plezuraĵoj. Mi ja tiel emus.… Vere.… Mi ja volus oferi ion ajn por denove aparteni al la ĉiutaga vivo kaj partopreni. Interne mi konstante ploras … fakte ĉiutage. Kaj subite ĝi eksentiĝas kaj mi volas fuĝi kiel eble plej rapide.… Nerezistebla premo. Por mi la festo finiĝis en malpli ol du horoj. Mi aŭdas onidirojn malantaŭ mia dorso : « Ŝi neniam restas … kian vivon ŝi havas post la divorco. Ŝi neniam hejmas" Kaj tiel plu. Mi ne povas reagi, ĉar mia timo tro grandas, sed neniu scias ke mi ne foriras pro alia festo. Mi rondveturas dum horoj en mia aŭto. Mi sentiĝas soleca kaj daŭre demandas min kiel mia vivo pluiros. Unu afero certas: mi kaj nur mi sola devas solvi ĉion.

Intertempe mi estis vizitinta plurajn psikologojn, sed mi ne progresis unu paŝon. Mi estis promesinta al mi mem ke mi neniam plu pensos kaj parolos pri la estinteco, ĉar intertempe mi estis certiginta al mi mem ke tie kuŝis la kialoj de miaj atakoj. Mi klarigis al la psikologoj kion mi sentis, sed vere – eble vi ne kredas min – neniu iam klarigis al mi kio okazis en mia korpo. Hiperspiradon, jes … sed kiel trakti ĝin … nur fizikaj ekzercoj, kiel malstreĉigaj ekzercoj … kiuj neniel helpas ĉar eĉ dum la malstreĉiĝo ĝi rekomenciĝis.

Fariĝis senelira cirklo … sen eskapebleco.

Nur malrapide, mi mem lernis kiam tiuj sentoj forte manifestiĝis. Mi malkovris ke ili ĉiam akompanis sentojn, kiujn mi provis subpremi, ĉar mi rimarkis ke mi sentis min pli bone kiam mi solis kaj povis fari kion mi deziris, kiam neniu atendis ion de mi…. Mi vizitis diversajn kuracistojn kaj englutis aron da medikamentoj, kiuj devus helpi min. Mi vizitis klarvidantojn, kiuj kuraĝigis min por daŭrigi. Iom post iom mi komencis mian procezon. Mi provis eklabori, tamen plena je timo. Ĉiu tago estis persona venko, sed plurfoje mi ne persistis kaj finfine ial eksoficiĝis. Sed mi devis labori, ĉar intertempe mia patrino estis decidinta ke mi devis forlasi ŝian loĝejon kaj ekloĝi sola. Ŝi lasis al mi tri monatojn. Mi translokiĝis kiel ŝi demandis. Feliĉe mi tiam trovis "amikinon", kiu helpis min. Ŝi estis la nura al kiu mi konfidis miajn atakojn. Kaj ŝi subtenis min.… Ŝi enamiĝas al mi.… Io kion mi ne rimarkis. Finfine la rilato kolapsis ĉar mi ne havis samajn sentojn. Kiel ajn problema tiam estis nia situcacio, mi povas nun diri ke ŝi savis mian vivon, ĉar plurfoje mi intencis suicidi.

La jaroj daŭriĝis sed mi apenaŭ ĝuis. Multo okazis, kion mi ne rakontas, ĉar tio ne rilatas al la temo. Mi renkontis grupon, kie mi iom post iom lernis ke mi rajtas plori kaj timi. Mi lernis ke mi denove povis ridi sen ke okazis malagrablaĵo. Tamen la necerteco ne malaperis. La timo pluvivis ke iam iu malkovros mian angoron … kaj tiam oni enŝlosigos aŭ forsendos min. Feliĉe tio neniam okazis. Mi daŭre esperis trovi iun, kiu senpere elektos min kiel vivpartneron, al kiu mi povos senhezite paroli kaj kiu helpus min pro amo por digesti ĉion kaj denove fariĝi memstara homo.

Mi ja travivis belajn momentojn. Mi ekamis iun kaj tio ege fortigis min. Sed tamen mi ankoraŭ ne kuraĝis montri min kiel mi estas. Mi sentis mian dependecon kaj malamis ĝin. Plurfoje mi eksiĝis ĉe dunginto. Tio ankaŭ okazis pro dorsodoloroj pro mia profesio. Mi ja trovis taŭgan profesion: mi fariĝis ŝoforo de kamionoj. Mi ŝatis tion, precipe ĉar en mia laboro mi estis sola. Mi ja povis hiperspriri kaj neniu vidis tion. La tasko estis peza kaj soleca sed mi pergajnis salajron. Iun tagon tamen la fato estis malfavora : mi spertis unu panik atakon post alia. Mi ja konas la kialon sed ne volas mencii ĝin. Mi iris en terapiejon en D. Mi ne plu volis perdi amikojn, ne povi partopreni socian vivon, esti malfeliĉa kaj timi por esti min mem.

Ankaŭ tio estis malfacila tempo, ege malfacila. Al mi mankis amikoj, parencoj kaj libera vivo. Sed tie oni ja akceptis min kun miaj problemoj. Mi povis paroli dum horoj, kiam mi sentis bezonon je tio. Oni priparolis multon sed ne mian timon. Mi fariĝis pli trankvila sed daŭre timis la reaperon de angoroj. Mi malfeliĉis ĉar familianoj kaj amikoj ŝajne ne komprenis min. Unu persono vizitis min proksimume ĉiusemajne kaj mi ankoraŭ estas dankema al ŝi. Ŝi akompanis min iel en mia terapio. Mi plurfoje provis memmortig min. Mi teroriĝis ĉe la ideo ke mi ne plu povos havi vivon kiel la plimulto. Al mi precipe mankis kompreno en mia ĉirkaŭaĵo. Mia frato admonis min por reveni hejmen, ĉar mia konduto malsanigis familianojn. Aliaj pensis ke mi estis en la terapiejo nur ĉar mi ne ŝatis esti sola. Tio tute ne veras. Mi ne kuraĝis resti sola kaj bezonis rifuĝejon kie oni komprenis min.

Mia mensa situacio pliboniĝis per terapioj pri la momentoj en mia vivo, kiuj traŭmige tuŝis min. Iun tagon mi malkovris libron pri panikatakoj. Legante la libron, mi unuafoje sentis min komprenita. Mi mem estus povinta priskribi la situaciojn, kiujn la aŭtorino travivis. Ŝi ja sukcesis liberiĝi ! Kion mi precipe rememoras estas : la fakto ke malbonas ne esprimi aferojn, kiuj dolorigas ; fidi en si mem kaj nur en si mem.

Mi priskribis ĉio tion, ĉar mi bezonas komprenon anstataŭ riproĉoj. Mi volas montri ke necesis fortega batalo por liberiĝi de panikatakoj. Dum jaroj, mi spertis kulposentojn al proksumume ĉiuj personoj kun kiuj mi rilatis. Mi sentis kulpon ĉar mi ne povis konduti kiel la aliaj, ĉar mi tro multe ploris, ĉar mi pensis ke mi kulpis pri ĉiu eraro en ĉiu situacio, ĉar mi ne plu aŭtente povis esti sindona, kvankam mi certe donis kio estis en mi. Sed en mia vivo mi tro ofte ne vivis sed estis vivata.

Nun mi komencas novan vivon, en kiu mi pli kaj pli povos esti aŭtenta, en kiu mi povas ĝui etajn aferojn, esti feliĉa pro ĉio kio ĉirkaŭas min : la naturo, la homoj, kiu amas min. Multaj homoj ofte spertis problemojn pro mia konduto. Sed mi ne plu volas senti min kulpa. Mi volas esti komprenata, konsolata, karesata, subtenata. Se nur kelkaj legantoj plene komprenus kiom da homoj travivas similajn problemojn kaj tial povas montri mesaĝon de kompreno, tiam mia letero trafas sian signifon.

Neniu devas oferi duonon aŭ pli grandan parton de sia vivo pro malkovri aferojn, kiuj normalas post traŭmigaj travivaĵoj.

Jen mia espero por aliaj.