STARTPAĜO - FUNGOJ HERBOJ ARBOJ ANIMALOJ


Poraj lignofungoj

Priskribo

Ekzistas pluraj specoj, inter kiuj la plej konata sendube estas la 'elfa benketo' aŭ koriolo (Trametes versicolor). Ĝi estas rekonebla pro ĝia kreskado en formo de diverskoloraj koncentraj cirkloj, el kiu la ekstera cirklo estas blanka.

Alia konata fungo estas la tindrofungo (Fomes fomentarius), antaŭ uzata por fari fajron.

Interesa trajto estas la t.n. GEOTROPIO: kiam arbo kun lignofungo falas, kaj la fungo povas plukreski, ĝi tiel plukreskas ke la novaj poroj denove troviĝas sube de la fungo, do rekte super la tero. Tiu kreskado-orientiĝo estas necesa por bona disvastigo de la poroj. Kiam arbo falas, la poroj de la fungo ne plu troviĝas rekte super la tero, sed paralele al la tero, do la sporoj nur malfacile povas eliri la porojn.

Jen estas du bildoj de poraj lignofungoj:

* unue la elfa benketo (Trametes versicolor):

porlignofungo

* due la tindrofungo (Fomes fomentarius):

porlignofungo