STARTPAĜO - FUNGOJ HERBOJ ARBOJ ANIMALOJ


Amanito

La nomo 'amanito' kredeble devenas de la turka montaro 'Amanus' (la nuna 'Alma Dag' en la sudo de Turkio), kie oni unue trovis ilin.

Priskribo

La plej konata amanito estas la 'muŝofungo'. Ĉiuj ja konas tiun fungon el fabeloj kaj desegnoj. Kiel vi verŝajne scias, ĝi estas uzata por la halucinaj efikoj, kvankam danĝera ludo...

Pli ĝenerale pri amanitoj, komuna trajto de preskaŭ ĉiuj amanitoj estas la tuber-simila piedo de la fungo.

Jen bildo de 'muŝo-fungo' (Amanita muscaria). Kiel vi vidas, ne ĉiuj havas tiom da skvamojn sur la ĉapelo.

amanito

Per suba bildo eblas vidi la evoluon de la fungo:

amanito

Aliaj oftaj amanitoj estas la manĝebla perlo-amanito (Amanita rubescens - foto maldekstre) kaj la mortige venena panter-amanito (Amanita pantherina - foto dekstre). Do atentu bone! Prefere simple lasu la fungojn en la naturo.

amanitoamanito

Por distingi inter la du, unu el la helpiloj estas la ruĝiĝo de la karno de la perlo-amanito (kiel jam denuncas la latina nomo 'A. rubescens') kiam oni vundas ĝian karnon. Tamen, kiel dirite, prefere simple iru al bazaro kaj aĉetu la fungojn tie. Foje specialaj vendejoj vendas malpli oftajn fungojn.