STARTPAĜO - FUNGOJ HERBOJ ARBOJ ANIMALOJ


Agariko

Priskribo

Populare nomata ĉampinjono. ATENTU ĉar ne ĉiuj agarikoj estas manĝeblaj!! Ekzemple la 'Agaricus xanthoderma', kiu aspektas preskaŭ identa al la ordinara Ĉampinjono kiun ni kvazaŭ ĉiutage manĝas, estas eĉ mortiga!

Fakte la ĉampinjono kiun ni regule manĝas (Agaricus bisporus) devas esti rikoltata antaŭ la plena maturiĝo de la fungo, ĉar kiam ĝi estas matura, la nigraj sporoj tro formiĝas kaj la gusto malboniĝas. Do, foje rigardu sekvantfoje kiam vi preparos ĉampinjonojn: normale la ĉapelo ne estas tute malfermita!

Ĝuste pro tio foje okazas veneniĝoj, ĉar kiam nespertuloj intencas pluki nematurajn ĉampinjonojn (aŭ plukas en nekonata tereno), foje ili plukas verdan rap-amaniton (Amanita phalloides), kiu estas mortige venena. Maturajn ekzemplerojn oni povas facile distingi danke al la sporo-koloro (nigra ĉe ĉampinjonoj, blanka ĉe amanitoj), sed tio ne eblas ĉe nematuraj ekzempleroj!

Jen bildo de la 'kampa ĉampinjono' (Agaricus campestris)', la plej konata sovaĝe kreskanta agariko, kiun oni foje trovas en kampoj, agroj kaj fosaĵoj:

agariko