msn-logo
Starto
Celo
Agado
Historio
(Sloganoj)
Anoncoj
Membreco
Kontribui
Kontakto
Ligoj

Sloganoj:

Jam dum pli ol 30 jaroj, Movado sen Nomo dissendas siajn mesaĝojn tra la mondo. La sloganojn ĉiam akompanas inspira teksto por pli profunde lumigi la sencon de la slogano.

Jen la 12 plej popularaj sloganoj de Movado sen Nomo, en sinsekvo de populareco (kun kelkaj egalrangaj pozicioj):

  • Plibonigu la mondon. Komencu per vi mem.
  • Ali-pensantoj ankaŭ pensas.
  • Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro.
  • Ĉiu guto gravas.
  • Ne diru kion vi scias. Sciu kion vi diras.
  • Ne ekzistas vojo al amo. Amo estas la vojo.
  • Homo valoras pli ol mono.
  • La vivo estas mallonga, tamen rideto nur prenas unu sekundon.
  • Pensu pri : la forto de vorto.
  • Por harmonii kun aliaj, necesas unue harmonii en si mem.
  • Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj.
  • Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero.

Jen ĉiuj aperintaj sloganoj:

1980

1. Plibonigu la mondon, komencu per vi mem.
2. Homo sen difektoj estas homo nenatura.
3. Fi-kritikanto, vi sidas sur la bremso!

1981

1. Plivole mielkora ol betonkapa.
2. Grandaj buŝoj tiom malmulte diras !
3. Aplaŭdon por simplaj homoj.

1982

1. Esperanta homo, ne restu en via domo !

1983

1. Ankaŭ vi valoras la penon !
2. Indiferentemo : kancero de la sentimento.
3. Ali-pensantoj ankaŭ pensas.

1984

1. Ridu sincere ! Kiu ne ridas, tiu ne vivas !
2. Pesimistoj malpravas.
3. Rapidu ! Fulme ! Nun ! Ek ! … Haltu !

1985
1986

1. Spaco por paco.
2. Fariĝu homo de amo.
3. La vivo estas mallonga, tamen rideto nur prenas unu sekundon.
4. Jam sufiĉas la pugnoj, donu la manon.
5. Metu vekilon por via konscienco.

1987

1. Floro bezonas lumon, homo bezonas amon.
2. Vortoj, vortoj, vortoj… sed kion vi fakte celas diri?
3. Plipurigu la mondon, komencu ĉe vi mem.

1988

1. Flustru vian belon en mian orelon.
2. Tiu, kiu konas sin, neniun kondamnas.
3. Ŝanco por feliĉo, ankaŭ por vi.
4. Kontakto sen takto = fuŝkontakto.
5. Dankemo estas la memoro de la koro.

1989

1. Kondamnu ĉiun antaŭjuĝon.
2. Egoistoj ne renkontiĝas, ili kolizias.
3. La impertinentuloj posedas la duonan mondon.
4. Esti en paco nun, ne ĉe tombo.
5. Pretendo, atesto pri stulteco.
6. Anstataŭ kritiki, proponu alternativon.

1990

1. Armita homo, malpli homo.
2. La suno brilas ankaŭ tra etajn fenestrojn.
3. Malaperigu ĉiujn egoismojn !
4. Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro.
5. Mi ridas ĉar mi fidas.
6. Foraj amikoj / ĉu ankaŭ bonaj najbaroj ?

1991

1. Pli bone donaci ol preni.
2. Se vi kreas malamikojn, vi povas nur militi.
3. Mia amikeco estas senpaga.
4. Vi plibeliĝas kiam vi ridas.
5. Ni vivas nur hodiaŭ.
6. Prenu tempon por esti feliĉa.

1992

1. Pardono = plej bela dono.
2. Kiam amo magras, oni vidas erarojn grase.
3. Gaja mieno : plej varmigas vin.
4. Optimistoj vivas pli longe.
5. Onidiroj : krestomatio de mensogoj.
6. Paco en la mondo : unue en la propra familio.

1993

1. Al mi vi rajtas diri kio mankas.
2. Feliĉaj homoj duoble valoras.
3. Ne kaŝu vin, kiam mi bezonas vin.
4. El la 1a, 2a, 3a mondoj ni kreu unu mondon.
5. Paco en la mondo ne eblas sen interna paco.
6. Senperfortemulo, mi admiras vian potencon!

1994

1. Eĉ post la plej malĝoja nokto, ekestos nova mateno.
2. Bonfari bonfartigas vin.
3. Maltoleremo = timo… ke eble la alia pravas.
4. Iĝi kolera estas homa, resti kolera estas diabla.
5. Homo valoras pli ol mono.
6. Bonfar(t) = bonfartigi aliajn.

1995

1. Humuro, bona sku-absorbilo en kazo de kolizio.
2. Kontenta homo, anĝelo en la domo.
3. Por atingi konkretaĵon oni unue revu pri ĝi.
4. Ju pli grandas la timo, despli fortas la disigaj muroj.
5. Via koro povas esti la plej granda en la mondo.
6. Superfluo kondutas al superŝarĝo.

1996

1. Tiu havas plu multe, kiu donas pliu multe.
2. Venko kaŭzas malamon ĉar la venkitoj estas malfeliĉaj.
3. La valoron de ĉiu homo rekonu.
4. Feliĉu sen kondiĉu !
5. Vortoj plej akra armilo, plej efika kuracilo.

1997

1. Hejmo estas pli ol nura konstruaĵo.
2. Ĉevalpovo de aŭto ne helpas se azeno stiras ĝin.
3. Pri sorto via ne ekploru, pri forto por venki esploru .
4. Valoro de rideto.
5. Vi organiziĝu.
6. Se vi ne povas esti stelo en la ĉielo, estu kandelo sur la tero.

1998

1. Kreŭ tempon por… silenti.
2. Feliĉo estas havi pli da revoj ol la realo povas neniigi.
3. Agi anstataŭ plendi.
4. Bona homo ĉie estas bonvena.
5. Savu vivon de la arbaro por viaj genepoj.

1999

1. Gajeco estas ora manpremo.
2. Ĝeneraligoj, aŭtoŝoseo al miskompreno kaj malamo.
3. Kara homo, mi amas vin.
4. Silento estas evento.
5. San (sun)-uloj drogojn ne bezonas.
6. Feliĉan jarmilon.

2000

1. Kontraŭbatalu korupton kaj malhonestecon.
2. Feliĉo ekzistas en memkonscio.
3. Bona mondo = pli bonaj homoj.
4. Fideleco, homa virto?
5. Mi ĝojas ĉar mi vivas.
6. Kune ni kreu la estontecon.

2001

1. Ne serĉu feliĉon malproksime : ĝi estas en la propra kapo !
2. Bonkoreco malfermas korojn.
3. Antaŭ ricevo, fasto. Post ricevo, festo.
4. Hodiaŭ estas la unua tago de la resto de via vivo. Ĝuu ĝin.

2002

1. Ne ekzistas vojo al amo. Amo estas la vojo.
2. Povi ridi estas serioza afero.
3. Troviĝas multe da ĉielo sur tero.
4. Foje orelo sufiĉas.

2003

1. Pensu pri : la forto de vorto.
2. Ne fuĝu de fuĝintoj.
3. Ami estas verbo.
4. Atentu por hipopotamoj.

2004

1. Por harmonii kun aliaj, necesas unue harmonii en si mem.
2. Urĝe malhastu.
3. Malbona vetero ne estas bariero.
4. Ne estu nur papilio en via familio.

2005

1. Rigardu la spegulon kaj trovu la 7 erarojn.
2. La senco de la vivo.
3. Koran dankon pro la subteno !
4. La vivo tro mallongas por longdaŭra kolero !

2006

1. Ni, lernante ĉiam venki, ne scipovas do malvenki.
2. Pensu pri la naturo… por via propra futuro !
3. Bonvenas komplimento en ĉiu ajn momento !
4. Neniam perdu kuraĝon !

2007

1. Per via oreloj… vi vidas pli !
2. Serĉante la bonon de alia, vi trovas la propran.
3. La padon faras irado.
4. (Movado sen Nomo dankas vin pro via subteno kaj deziras al vi gajajn festotagojn kaj feliĉan novan jaron.)

2008

1. Kial rompi al si la kapon ?
2. En ĉiuj lingvoj de la mondo, la ? estas la simbolo de amo.
3. Bona tago ekas per « bonan tagon ».
4. Ĉiu guto gravas.

2009

1. Ne scias mono pri sano kaj bono.
2. Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas.
3. Forigu viajn katenojn !
4. Venkanto estas perdinto kiu persistis.

2010

1. Ne diru kion vi scias. Sciu kion vi diras!
2. Bela mieno = bela vizaĝo.
3. Mia koro diras tiktak', ne taktik'.
4. Ĉi tie bojas nur hundo!

2011

1. Ne la grandaj vortoj, sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon.
2. Diru "Jes!" al la vivo!
3. Vian grandecon ne montras tio kion vi havas, sed tio kion vi donas.
4. Atentu viajn pensojn: ili fariĝos vortoj.
    Atentu viajn vortojn: ili fariĝos agoj.
    Atentu viajn agojn: ili fariĝos kutimoj.
    Atentu viajn kutimojn: ili fariĝos sinteno.
    Atentu vian sintenon: gi fariĝos via destino.

2012

1. Ĉiuj homoj estas unikaj!
2. Vivi estas la arto restari por ĉiu falo.
3. La Tero estas nia Hejmo. Ni bone konservu ĝin!
4. Donacu elkore, ne elpoŝe.