![]() |
|
![]() |
Celo:MsN estas vigla kaj niatempa movado kiu volas starigi pli bonajn interhomajn kontaktojn. Ĝi pledas en tiu ĉi materiisma mondo por "la kulturo de la koro". Ĝi emfazas la "taskon de la koro" en ĉiuj familiaj kaj sociaj rilatoj, en la nacia kaj en la internacia politiko, por ke ĉiu plibonigo estu "homa" plibonigo. Pere de plikulturado de la koro, ĝi volas reaperigi fratecon, bonecon, amikecon en la medioj, kie ofte ĉiuj valoroj forestas pro nura egoismo, pro la "mi"-kulturo. Ĝi alvokas al nova vivstilo kaj humanigo de homo kaj socio. |