|
|
![]() |
Agado:a) Levilkartoj Kvar foje jare aperas slogano kun mallonga, konciza klarigo, kiun oni pendigu en bone videbla loko. Ili estas tute senpage sendataj... simple petu! (Elektu 'kontakto' en la menuo.)
b) libroj La verkaro de Phil Bosmans (iniciatinto de la nederlanda organizo Bond zonder Naam, en kies sino kreiĝis Movado sen Nomo) rakontas kion MsN celas (per la kulturo de la koro). La unua kaj la plej ofte legata libro estas Ŝanco por feliĉo (1988, traduko el la nederlanda en Esperanton). Ĝi enhavas "vitaminojn por la koro", liveras ideojn, sugestas kaj inspiras pri la kulturo de la koro. En 2000 aperis dua libro Donace al vi, ankaŭ kun belaj, kuraĝigaj kaj pensigaj tekstoj. c) helpo de homoj en mizero Ĉar MsN interesiĝas pri la tuta homo, ĝi ne nur volas trovi solvon por la manko de bonaj pensoj, sed ĝi ankaŭ zorgas pri la "materia bezono", la bezono por minimuma vivsekuro de plej malriĉaj kaj forgesitaj homoj. |