 |
Ekzistas grandaj venkoj kaj malgrandaj venkoj. Venko ne nepre estu grandioza. Ĉiu povas realigi malgrandajn, personajn venkojn. Tio povas temi pri la timo naĝi, ĉesi fumadon, paroli en publiko aŭ io alia kio postulas apartan kuraĝon. Se vi sola ne sukcesas, petu helpon de amiko, familiano. Aŭ, se vi vidas ke amiko aŭ familiano luktas kun problemo, vi povas ĝentile proponi helpon, sen trudi vin. Ofte oni estas sentema, eĉ hontema pri tiaj aferoj. Tamen, serĉi helpon - ĉe la ĝusta persono, ne estas hontinda! Oni ne povas ĉion realigi tute sola!
Alia speco de venko estas tiu en sporto aŭ ludo. Neniu ĉampiono venkis de la unua fojo! Oni devas ĉiutage ekzercu por pliboniĝi. Kaj inter miloj de praktikantoj, nur unu povas esti LA ĉampiono. Sciante tion, oni faru sian plejeblon kaj fieru pri la rezulto. Kiu ne gajnis konkurson sed ekstreme streĉis sin jam meritas medalon!Tiu kiu kapablas, sed ne sufiĉe penas, estas la vera malvenkanto!
En sporto ankaŭ gravas subteni la aliajn, eĉ se ili estas konkurantoj. Tio estas la olimpika ideo, sed en sportoj kia nacia futbalo, homoj emas forgesi tion. La baza celo ne estas ĵaluzi, ruinigi, primoki, trompi, perfidi,... La celo de sporto estas kune ion fari, kune esplori kaj vastigi siajn limojn de forto kaj lerteco.
|