Tristano

Aŭgusto, grafo de Platen.

Traduko: A. J. Mechelynck.


Ĉefpaĝo Enhavo

Kiu per okuloj vidis Belon
Estas jam posedo de la Morto.
Ne plu taŭgos por li tera dungo,
Tamen tremos li pri sia sorto:
Kiu per okuloj vidis Belon.

Pezas je li la amar' de l'amo,
Ĉar stultulo nur sur Ter' esperus
Iam je tia inklin' konveni.
Trafis lin la sagoj de Belec':
Pezas je li la amar' de l'amo!

«Aĥ! Sekiĝu mi kiel fonteto,
»Suĉu de ĉiu venter' venenon,
»Flaru morton el ĉiu floreto!»
Kiu per okuloj vidis Belon:
«Aĥ! sekiĝu mi kiel fonteto!»


Ĉefpaĝo Enhavo