Kanto de l'Ligo

(Laßt uns mit geschlungnen Händen)

W. A. Mozart.

Traduko: L. L. Zamenhof.


Ĉefpaĝo Enhavo

Fratoj, manon donu kore,
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!

Al la Dio donu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi lumon per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'!


Ĉefpaĝo Enhavo